Studaj tagoj pri Edmond Privat en KCE

HeKo 503 6-C, 13 apr 12

Edmond Privat (1889[1902]-1962) mortis antaŭ kvindek jaroj, kaj studajn tagojn omaĝe al li organizas ĉi-semajnfine Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono.

La personeco de tiu pioniro estis plurfaceta, sed panorama rigardo pri ĉiuj facetoj apenaŭ ekzistas: la sola escepto estas la itallingva disertacio “Edmond Privat: vivo kaj verkaro”, per kiu c-ino Perla Martinelli doktoriĝis pri modernaj lingvoj.

Privat estis ĵurnalisto kaj interpretisto, profesoro kaj politikisto, poeto kaj historiisto. Lia socia vivo daŭris sesdek jarojn, kaj havis gravan cezuron en 1931/32. Tiam li ekperdis la konfidon en la esperantistaro kiel elito ŝanĝonta la mondon, kaj li vetis je la religie orientita elito de okcidenteŭropaj Gandhi-anoj, kaj specife la kvakeroj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.