Subbalotejo en Burundio por la senataj elektoj

HeKo 316 1-C, 23 nov 06

Per dekreto de la Vickonsulo pri internaj aferoj, c-ano Ljubomir Trifonĉovski, estis starigita aparta subbalotejo en Burundio, ĉe la paktinta establo SIPU en urbo Buĵumburo.

En Afriko 60 personoj estas voĉrajtaj: el ili, du trionoj rezidas en aŭ apud Buĵumburo. Estas tute logike starigi apartan subbalotejon por tiuj 40 voĉdonontoj, ligitan al la balotejo en urbo Lomeo, ĉe TIETo, por la cetera Afriko. Interalie tio ŝparigos afrankon, ĉar la burundiaj Esperantianoj povos rekte voĉdoni, enmetante mem la balotilon en la urnon, la 15an de decembro.

En Afriko estas entute kvar la kandidatoj por la Senato de la Esperanta Civito: du por la Ruĝa Listo (Antoine Kouablan kaj Prince Henry Oguinye), unu por la Verda (Chamberline Nguefack Zedong), unu por la Blanka (Mushosi Birindwa).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.