Sukcesa 3a interlingvistika seminario en Lombardio

HeKo 745 6-B, 17 okt 20

Itala Interlingvistika Centro celebris hodiaŭ la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko per sukcesa seminario en urbo Salo”, kiun interalie partoprenis la skabeno pri kulturo, d-ino Anna Rosa Bianchetti. Al tre interesata publiko prelegis c-anoj Alessio Giordano (pri kio estas interlingvistiko), Carlo Minnaja (pri la historio de esperanto en Italio) kaj Giorgio Silfer (pri lingva inventado kaj kinematografio). Ĉefa organizanto: c-ino Lorena Bellotti, vicprezidanto de IIC.

“Ĉiuj tri prezentoj estis tre interesaj kaj mi tre profitis la tagon, same kiel la cetera publiko, kun rimarkinda ĉeesto de gejunuloj. Impresis min la renkonto de tiaj eminentuloj kiaj prof. d-ro Carlo Minnaja kaj d-ro Giorgio Silfer” komentariis unu el la ĉeestintoj.

Skabeninon Bianchetti aparte kortuŝis la japana delikateco de la nuna Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, kiu aprobis la donacon de selektita fako pri interlingvistiko al la loka biblioteko, kiel dankon pro la gastigado de la parlamenta sesio en la urbodomo de Salo”, printempe 2019. La Kapitulon reprezentis sen. Manuela Blanco, unuafoje en sia ofico de vickonsulo pri socialaj aferoj, anstataŭante la malsanan vickonsulon pri kulturaj aferoj, sen. Julio Herrero.

Kadre de la centa datreveno de la naskiĝo de prof. d-ro Alessandro Bausani, fine de majo 2021 en Mantuo IIC dediĉos sian kvaran interlingvistikan seminarion al la sekretaj lingvoj kaj al la kriptaj aspektoj de esperanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.