Sukcesa Esperantologia Fakultato 2021 en KCE

HeKo 769 7-B, 18 aŭg 21

Mag. Sacha Giordano per kurso pri ĝenerala lingvistiko kaj d-ro Giorgio Silfer per lekcioj pri la esperanta teatro realigis tre interesan Esperantologian Fakultaton 10-15 aŭgusto 2021 ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, kun la fizika partopreno de deko da studantoj el ses eduklingvoj: bulgara, franca, hispana, hungara, itala, kroata.

La kurso gvidata de c-ano Giordano donis koncizan sed kompletan panoramon pri la moderna lingvistiko, kie interalie por esperanto eminentas pozitive Ferdinand de Saussure kaj negative Noam Chomsky, aŭ precipe ties epigonoj. Membro de ĉomskia seminario en altnivela universitata kolegio, la juna Giordano estis seninforme forigita de la membrolisto, tuj post kiam li proponis sciencan studon pri esperanto kiel lingvo denaska…

C-ano Silfer prezentis skize la historion de la esperanto-teatro, kaj poste detale analizis la kontribuon de kelkaj aŭtoroj, aktoroj, ensembloj, ankaŭ per la vasta kaj unika vidbendaro en la Esperanto-Domo.

La Esperantologia Fakultato venontjare ensorbiĝos en la nova Esplora Instituto de Esperantologio, kies projekton la Komitato de KCE definitive aprobis fine de la pasinta julio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.