Sukcesa premiero de "Gvendolena la blanke-brova"

HeKo 725 2-A, 29 dec 19

Tre sukcesa premiero de “Gvendolena la blanke-brova”, lasta en la kamiŝibaja trilogio de Giorgio Silfer, hieraŭ vespere en Wiesbaden (Germanio) dum la Novjara Renkontiĝo organizita de EsperantoLand.

En plenplena salono, kun alesto de “infanaj plenkreskuloj kaj plenkreskaj infanoj”, la aŭtoro mem interpretis sian kamiŝibajon, kies teksto pretis jam en 2013. “Aŭskultante la voĉon de Giorgio Silfer oni funde komprenas la belecon de esperanto” komentariis s-ino Arlette Plutniak tuj post la prezento.

“Gvendolena la blanke-brova”, libere inspirita de legendoj el la ciklo de reĝo Arturo, fakte rakontas pri epizodoj pli fruaj ol ekestis la Ronda Tablo, kvazaŭ antaŭfakto pri la legendo de sciencisto kiun la samtempuloj kredis sorĉisto. Ĝi enhavas psikologian priskribon kaj filozofian penetron, precipe pri la diferenco inter la psikoj de virino kaj viro.

Estas rimarkinde ke nur serĉante bildojn por la kamiŝibajo, kiam la teksto estis delonge verkita, la aŭtoro trafis la legendon de alia Gvendolena, kromnomita Azzurrina pro la blua koloro de ŝia hararo, el norditala kastelo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.