Svislando (kaj Esperantio) sin demandas pri neŭtraleco

HeKo 919 1-E, 19 sep 26

Ĉi-monate la svisa popolo referendumas pri modifo en la konfederacia konstitucio, kiu restriktus la signifon de neŭtraleco: interesa okazo por memori ke la historio de la esperanta popolo spertas plej diversajn difinojn pri neŭtraleco, kies du ekstremoj estas la signifo de “neŭtralulo” ĉe L. L. Zamenhof (sinonimo de “homarano”) kaj la politika indiferento praktikata de Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Ligo dum la 1930aj,

Tial necesas klara koncepto pri neŭtraleco ĉe la Esperanta Civito, analoge al konstitucia artikolo ĉe la Svisa Konfederacio, ekskludante la politikan indiferenton kaj difinante la termojn de neŭtraleco ene de internacia juro.

Sin demandas pri tio en la Senato la verdaj gekolegoj al kiuj mi submetis proponon de rezolucio, fakte “Deklaracio pri neŭtraleco”.

— sen. Perla Martinelli
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.