Svislando pretas por pluraj esperanto-renkontoj

HeKo 761 6-C, 26 apr 21

Dum en la dua senkongresa jaro la tradiciaj movadoj rifuĝas en telematikaj kunsidoj, la Parlamento de la Esperanta Civito insistas pri realaj anstataŭ virtualaj renkontoj.

La vickonsulo pri internaj aferoj kaj la kvestoro ĵus konstatis ke sep senatanoj el dek naŭ certe estos en Ĉaŭdefono okaze de la parlamenta sesio 9 aŭgusto 2021. Tri pliaj bezonas nur financan subtenon por vojaĝi, kaj la kvorumo estus jam atingita; simile por la delegitoj ĉe la Forumo.

En Svislando, zorge de Kultura Centro Esperantista, dum la somero 2022 okazos kvin aranĝoj, inter kursoj kaj konferencoj: laŭ la ritmo de aliĝoj la kalendaro certe estos respektata.

En aŭgusto estas probablaj, sed ne jam kunvokitaj, ankaŭ la ordinaraj Asembleoj de Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.