Szilvási eksigota de HEA

HeKo 522 8-A, 26 dec 12

La Estraro de Hungaria Esperanto-Asocio, kunvenanta sub la prezido de c-ano Imre Szabó, fine de aŭgusto 2012 decidis proponi al la Komitata pleno la eksigon de s-ro László Szilvási. La decido estis unuanima, kun unu sindeteno; la kunvenon ne partoprenis, kun senkulpiĝo, la tiama estraranino sen. Anna Bartek.

La propono estis enskribita en la tagordo de la Komitata kunveno la 11an de novembro (kiun ankaŭ ne partoprenis sen. Bartek, pro eksterlanda turneo). Ĝi ŝoviĝis al la punkto “Diversaj kaj eventualaj”. Ne okazis pritrakto, ĉar intertempe neformala (laŭ alia interpreto: nevalida) renkonto de kelkaj HEA-estraranoj kun s-ro Szilvási, iniciatita de vicprezidanto János Nagy, diskutis pri eventuala repago de kredito kiun Szilvási asertas havi ĉe HEA.

Dum la Komitata kunveno leviĝis laŭtaj voĉoj kontraŭ la aserto de Szilvási, kiu mem restis fiaske izolita en diversaj balotoj. La propono eksigi lin de la asocio ne estis reprenita kaj tial devus situi en la tagordo de la venonta Komitata pleno, printempe 2013.

Post la por li negativa disvolviĝo de la novembra kunveno, s-ro Szilvási komencis misfamigi la asocion en skandala retgazeto, kaŭzante rigidiĝon de la kontraŭparto. La estraro de HEA ne respondos al la demandoj de tiu skandalgazeto, sed daŭrigos sian internan enketon, laŭ kies ĝisnunaj rezultoj la kredito postulata de s-ro Szilvási (du mil eŭroj) estas aŭ tute fantazia aŭ ĉiukaze forte redimensiigota.

En la taktiko de Szilvási kaj liaj komplicoj (Kalle Kniivilä kaj István Ertl) enestas la klopodo entiri la Esperantan Civiton en la konflikton inter li kaj HEA. La sola rilato inter HEA kaj la Civito en tiu ĉi afero estas hazarda koincido: nome, la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito deklaris s-ron Szilvási “persona non grata” dek tri jarojn antaŭ ol ankaŭ la Estraro de HEA alvenis al la sama konkludo, per la supre menciita eksigopropono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.