Tago de ĉiuj pioniroj 2026 - LF-koop memoras

HeKo 906 9-B, 14 apr 26

Kiel kutime, en la datreveno de la morto de Zamenhof, Civita festotago, ankaŭ LF-koop memoras pri ĉiuj pioniroj kiuj adiaŭis nin dum la lastaj monatoj, specife  tiuj helpintaj al la vivo kaj kresko de nia kooperativo; kaj la penso iras al tiuj ne tro rimarkitaj ĉar ne en la unua vico, sed gravaj sur la batalfronto.

David Buhlmann (1933[1956]-2025) forlasis ĉi tiun mondon la pasintan novembron. Dum pli ol dudek jaroj li membris en la Administra Komitato de LF-koop, plenumante la taskojn de librotenisto. Li poste servis kiel revizoro, kaj en LF-koop kaj en KCE, kiun li ankaŭ prezidis en 1996-97. La lingvon li lernis dum sia junaĝo, laborante ĉe keramika uzino, kie aktivis esperantistino: ĉiam fraŭlo, li tre ŝatis vojaĝi kaj havi apartan inklinon al Pollando.

Germano Martinelli (1934[1955]-2026) mortis antaŭ monato. Li estis la unua librotenisto de LF-koop, en 1981-1985. Frato de Perla, li eklernis per ŝiaj libroj kaj perfektiĝis en kurso de la bofrato ĉe Milana Filologia Klubo.

La kooperativo honoras ilian memoron.

— c-ano Giorgio Silfer
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.