Tagordo de la Foruma sesio en Budapeŝto

HeKo 728 9-C, 2 mar 20

Okaze de la inaŭgura parlamenta sesio, kunvokita jam 24 decembro 2019 al Budapeŝto por 20 marto 2020, la Forumo diskutos laŭ la suba tagordo:

1) Komunikoj de la (eliranta) Konsulo.
2) Interpelacioj kaj interogacioj.
3) Rezolucioj, rekomendoj, deklaroj.
4) Direktivo pri la sciencaj institutoj.
5) Elektoj de la nova Kortumo.
6) Aliĝoj al la Pakto.
7) Proklamado de la nova Senato.

En la punkto 3 estas jam anoncita la propono de LF-koop, kiu renovigas la efikon de rezolucio pri la kondiĉoj por aliĝi al la Pakto, rezolucio apobita en aprilo 2017.

La Paktintoj kiuj ne ĉeestos per propra delegito devas komuniki sian senkulpiĝon. Du sinsekvaj nepartoprenoj, sen senkulpiĝo, kaŭzas la eksigon el la Pakto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.