Teatro okupis la tutan hodiaŭan tagon de KEF, en la kamera atmosfero de La Turlutaine, unu el la plej gravaj pupteatroj en Svislando, luita por la ateliero de reĝisoro Rolando Giancola kaj por la premiero de la nova dramo de Arno Lagrange.
Rolando Giancola trejnis la festivalanojn pri la korpa lingvaĵo, bazante sin sur la figuroj de Commedia dell’Arte: Pulĉinelo, Arlekeno, la Kapitano… Li ekzercigis ankaŭ pri pantomimo.
Granda sukceso ankaŭ por la premiero de “Ŝminkitaj okuloj”, tuthora monologo eltirita el la unua romano de la fama kanzonisto Lluis Llach. Aŭtoro kaj aktoro, Arno Lagrange surprizis per siaj kapabloj, interalie la parkera.
Aliaj teatraĵoj estas prezentita (ŝvarca kabareto de Giorgio Di Nucci) kaj prezentota (premiero de “La dimanĉa brokantisto” de Giorgio Silfer).