TEJO diskutas deklaron pri Israelo kaj Hamas

HeKo 898 1-A, 19 dec 25

En TEJO daŭras diskuto pri deklaro kondamnanta la agojn de la israela registaro kaj de la islamisma organizaĵo Hamas, baldaŭ submetota al voĉdono en la Komitato. La interna procedo antaŭvidas minimumajn tempolimojn de naŭ tagoj por la debata fazo kaj sep tagoj por la voĉdona fazo; ĝis nun la Komitato ankoraŭ ne intervenis por fermi la debaton, fakte jam silentan de kelkaj tagoj.

La propono estis prezentita de ses landaj sekcioj kaj estas subskribita ankaŭ de la TEJO-Estraro, krome dek tri individuaj proponintoj. Inter ili troviĝas Civita senatano (c-ano Alessio Giordano), kio donas al la iniciato apartan signifon, konsiderante ke baldaŭ la Senato de la Esperanta Civito devos esprimi sin pri la rezolucio Kagina-Bartek.

La teksto de la deklaro emfazas la distingon inter politika neŭtraleco kaj morala indiferento, argumentante ke neŭtraleco ne povas servi kiel preteksto por silento fronte al gravaj malrespektoj de homaj rajtoj. En la dispozicia parto, la propono enhavas tri ĉefajn punktojn: oficiala kondamno pri la agoj de la israela registaro kaj solidareco al la palestina popolo; solidareco al israelaj civiluloj viktimigitaj de diskriminacio kaj de la terorismaj atakoj de Hamas; kaj kondamno pri la malrespekto al internacia juro, kun kritiko al registaroj restantaj inertaj aŭ indiferentaj.

La voĉdono en la Komitato estas atendata post la fino de la procedaj tempolimoj, krom se interveno okazos dum la daŭranta debato.

— Giacomo Comincini

Komentoj

Marek Bamberski

19a Dec 2025 Ven - 20h47

Estas bone ke HeKo fojfoje skribas pri mondaj aferoj tamen estus eĉ pli bone se vi ankaŭ sciigus viajn legantojn pri situacio en aliaj landoj, ekzemple en Bulgario kiu por Esperanta Civito kaj LF-Koop dum multaj jaroj ludis gravan rolon. En lastaj semajnoj, se ne eĉ monatoj, homoj en Bulgario protestas kontraŭ la korupta registaro apogata de Bruselo, kontraŭ altaj prezoj, kontrŭ  ekonomia krizo kaj baldaŭa akcepto de la valuto eŭro — €. La skalo de la koloniigo de periferiaj (aŭ satelitaj) landoj en la EU montriĝas klare per la fakto ke tiel malriĉa lando kiel Bulgario nun partoprenos en pruntedono, fakte donaco, de 90 miliardoj da eŭroj al la korupta reĝimo de Zelensky. Pollando ankaŭ estis devigita partopreni en financado de la milito dum sekvaj du jaro (2026-2027) kontraŭ la volo de la pola popolo. Homoj ĉi tie furioze koleras pri tio. Ĉu vi ne povus skribi ion pri tiuj temoj? Israelo kaj Palestino estas gravaj tamen ili ne estas tuta mondo. Estas pli esencaj aferoj por Eŭropo, ĉu mi eraras?

Anonima

23a Dec 2025 Mar - 10h27

Vi neglektas diri ke Bulgario ricevas de EU trioblon ol tio kion ĝi kontribuas kaj Pollando duoblon. 
https://www.euronews.com/business/2024/12/09/eu-budget-who-pays-the-most-into-the-eu-and-who-gains-the-most

Krome bulgaraj kaj polaj civitanoj libere moviĝas en EU kaj amase iras labori en aliajn landojn, ofte forprenante laboron kaj loĝejojn de lokuloj, kio ne ĉie estas bonvena.

La solvo de tiu aĉa koloniigo estas simpla. Pollando kaj Bulgario eliru el EU kaj reprenu siajn civitanojn, kiel faris Britio. Ili certe havas la ekonomian forton por esti sendependaj, eventuale kun ioma helpo de Rusio. 

c-ano Giorgio Silfer

19a Dec 2025 Ven - 21h56

Kiuj estas la subskribintaj landaj sekcioj de TEJO?

HeKo-redakcio

22a Dec 2025 Lun - 10h48

BEJO – Brazila Esperantista Junulara Organizo

IEJ – Itala Esperantista Junularo

IEJO – Indonezia Esperantista Junulara Organizo

KEJ – Kataluna Esperanto-Junularo

LEJO – Litova Esperantista Junulara Organizo

PEJ – Pola Esperanto-Junularo

Marek Bamberski

22a Dec 2025 Lun - 20h28

Tre interesa por mi estus sciiĝi kiom da membroj havas tiu Pola Esperanto-Junularo?.. Mi demandis AI kaj mi ricevis respondon ke PEJ ne prezentas publike kiom da membroj ili havas.. Kial? Ĉu ĝi estas ankoraŭ unu fantoma organizo kiu ekzistas nur sur papero (aŭ en interreto) por ricevi subvenciojn ĉu beneficojn el la pola ŝtato kaj Bruselo??

Anonima

24a Dec 2025 Mer - 08h25

Cxu ne estus bone, se ankaux la diskutoj de la civitaj Senato kaj Forumo estus publikaj kiel tiuj de UEA kaj TEJO? Tio provizus la esperantistojn per pli da suka materialo por klacxado!

Miaflanke, mi ne komprenas kial la Civito dedicxas tiom da tempo al internacia politiko. Cxu la ideo de la Civito ne estis, ke la esperantistoj ne plu estu nuraj reprezentantoj kaj defendantoj de siaj landoj kaj registaroj? Kial ghi farighis internacia neregistara organizo kiel UEA, tiel ke poloj, bulgaroj, israelanoj, palestinanoj, ktp, atakas unu la alian pri naciaj aferoj?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.