TEJO emancipita? Des pli regalita!

HeKo 628 1-A, 24 dec 16

Laŭ nordeŭropa kulturo, Frosta Koboldo alportas donacojn al la obeemaj infanoj. Sed la “malobeema” TEJO ricevas pli kaj pli da donacoj lastatempe.

La kampanjo por financi la partoprenon de afrikanoj en la venonta IJK jam survojas al la atingo de duono de la celata sumo. Tion asertas Łukasz Żebrowski, prezidinto kaj oficisto de la eksa junulara sekcio de UEA, nun jure sendependa organizo administranta la membraron de UEA sub la 35a aĝjaro.

Por subteni la kampanjon: http://tejo.org/agado/ni-realigu-la-unuan-ijk-n-en-afriko

Komentoj

C-ano Koffi Gbeglo

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 20h05

Kial oni kolektu monon por okazigi IJK-on en Afriko? Ĉu tiel okazas ankaŭ por aliaj kontinentoj? Ĉu afrikanoj kolektas la monon por IJK en Afriko? Mi tute ne komprenas kial homoj ĉiam tiel ekspluatas Afrikon. Oni starigas projekton nome de Afriko kaj enpoŝigas la monon. Ne, kaj ne! IJK nun tute ne estas bezonata de Afriko. Tial tiu monkolekto tute ne estas bonvena. Kiam oni vidas, kiel tiu Lukasz Zebrowski estas dungita de TEJO, oni komprenos kiel la tuta afero estas farso. Klaras, ke la mono, kiun oni nun petas ne tute celas iun surogaton-IJK. Kiu donos monon al tio, tiu sciu, ke Afriko tute ne respondecas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.