TEJO eniras la estraron de CoNGO ĉe UN

HeKo 892 8-A, 4 nov 25

Por dudek estraranaj postenoj estis dudek ok kandidatoj en la Konferenco de Neregistaraj Organizoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, fine de oktobro 2025 okaze de la ĝenerala Asembleo  de ĉi tiu sendependa, internacia membrara asocio fondita en 1948 kiel INRO kun ĝenerala konsulta statuso ĉe la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN.

Favorate de la malmulteco de kandidatoj, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo sukcesis atingi unu el la dudek postenoj. La sukceso kongruas kun la taktiko inaŭgurita de Humphrey Tonkin ĉe UN, post la epoko de Ivo Lapenna: ne tiom insisti pri la adopto de esperanto kiel laborlingvo, kiom trovi spacon por UEA inter gravaj INROj. Taktiko tre longa perspektive, kaj supozanta ke UN longe daŭros.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2371

— HdE-redakcio

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.