TEJO kongresas en la Sudetoj

HeKo 397 4-A, 22 jul 09

En sia ĵusa noktomeza programo “Nachtmagazin” la unua germana televidkanalo ARD elsendis triminutan raporton pri la 65a Internacia Junulara Kongreso, okazanta 18-25 julio 2009 en la ĉeĥa urbo Liberec, en la orienta Sudeta montaro, apud la komuna landlimo inter Ĉeĥio, Pollando, Germanio. Fakte IJK okazas kunlabore inter la landaj sekcioj de TEJO en tiuj tri ŝtatoj. Laŭ la statistiko de ARD la elsendon vidis ĉirkaŭ 560.000 spektantoj, ankaŭ ĉar ĝi tuj sekvis la sportajn novaĵojn. La kongreson mem partoprenas pli ol tricent gejunuloj.

La raporto elstaras ne nur ĉar ĝin preparis la redakcio de ARD en Ĉeĥio, sed ankaŭ ĉar (post unuminuta enkonduko de germanlingva parolisto) ĉio pasas nur en esperanto, kun subtekstoj en la germana. La redaktoro, Danko Handrick (helpe de Carsten Mischke kaj Gregor Hinker, kongresanoj), celis montri “vivan esperanton”, laŭ la titolo mem de la raporto.

La duminuta esperantaĵo impresas raŭmisme, kun emfazo pri la uzo de esperanto kiel denaska lingvo (intervjueto al Leo Sakaguchi), kun specimeno pri la gramatiko (el tuj-kurso de Carsten Mischke), kun aludo al la literaturo (“La lada tambureto”, ĉefverko de Günter Grass, per la traduko de c-ano Tomasz Chmielik, eldonita de Kleks en Pollando).

(fonto: Marek Blahuš)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.