TEJO kongresos en pacifika insuleto

HeKo 729 7-A, 8 mar 20

La estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo elektis foran insuleton en la Pacifiko por organizi sian mondkongreson en 2021. Koreoj, japanoj kaj aliaj el la “flava areo” de la mondo probable ĝojas pro la elekto. Korea Esperanto-Junularo responsas pri la kongreso, kiu verŝajne estos pli azia ol tutmonda.

La estraro ne komunikis, ĉu oni konsideras la fiaskintajn kandidatojn (interalie tiun el Svislando) kiel utilajn por alia jaro. Tio montrus sagacon, vere oportunan apud la ĵusa decido.

Perpleksaj estas multaj neazianoj, unuavice pro la tre altaj veturkostoj kaj la absoluta izoleco de la loko; sed ankaŭ ĉar “la propono de Sud-Koreio enhavis apenaŭ iu[n] informo[n] en la unua etapo”, komentariis plendema komitatano el Irlando.

La irlandana reago iom iritis la vjetnaman kasistinon de TEJO, kiu komunikis la decidon nome de la estraro. En kaj ĉirkaŭ ĉi-lasta la etoso jam ne estas serena, precipe pro la rilatoj inter la gvida teamo kaj la prezidanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.