TEJO kongresos en Slovakio dum 2019

HeKo 671 2-A, 29 jan 18

La estraro de Tutmonda Junulara Esperantista Organizo elektis urbon en Slovakio, Liptovský Hrádok, kiel sidejon de la Internacia Junulara Kongreso en 2019.

Samtempe al tiu decido okazis interna rotacio en la estraro: neniu vicprezidanto akceptis anstataŭi la demisiintan prezidanton, Enric Baltasar, kaj tial la Komitato aprobis la enpostenigon de Hoan Tran, ĝisnuna ĝenerala sekretario; ŝian postenon transprenas alia estraranino, Charlotte Scherping Larsson. Tamen la estraro intertempe perdis alian pecon: eksiĝis Doniben Jiménez Jaramillo, tre proksima al Enric Baltasar. Do entute du postenoj vakas, kvankam oni havas novan prezidantinon el Azio.

Principe, laŭ la statuto, la unua vicprezidanto (Francesco Maurelli) devintus anstataŭi la demisiintan prezidanton, kiu efektive indikis tiun solvon. Sed la afero evoluis alimaniere, ŝajne kun plena konsento interna al la estraro (sed ne al la Komitato).

TEJO havas rimarkindan problemon kun deficitaj spezkalkulo 2017 kaj buĝeto 2018. Probable ankaŭ tio influis la unuan deklaron de la prezidantino, kiu emfazas la bezonon kunlabori kun la (ankaŭ tre deficita) Universala Esperanto-Asocio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.