TEJO malcertas pri siaj estontaj kongresoj

HeKo 745 7-B, 18 okt 20

Laŭ komisio de Kultura Centro Esperantista, kies junulara komisiono planas Internacian Junularan Kongreson en Svislando, gec-anoj Manuela Blanco kaj Alessio Giordano konsultiĝis hieraŭ kun Carlos Pesquera Alonso, vicprezidanto de TEJO, kun delego pri kongresoj. La celo de la renkonto estis kompreni la orientiĝon de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo rilate IJK-on en Svislando, kie neniam okazis IJK dum la pli ol 80-jara ekzisto de TEJO.

S-ro Pesquera individue ne kontraŭas tian eventon, laŭ invito por 2022, sed ne povas prognozi ĉu entute okazos fizika kongreso dum la venontaj jaroj: pro la pandemio ne estas certeco pri 2021, kvankam estis jam akceptita la invito de ukrainoj; por 2022 principe estus la vico de koreoj, ĉar TEJO ŝatus kongresi ekster Eŭropo, sed koreoj mem ne pretus sen antaŭa rekta partopreno en IJK; kaj tiel plu.

En tiu panoramo de malcerteco la TEJO-vicprezidanto reliefigis ankaŭ la negativan rolon de la TEJO-estrarano Robert Nielsen, kiu en sia ne mallonga listo de konfliktoj interne al TEJO jam enskribis ankaŭ kontraŭecon al KCE kaj Svislando. Cetere Nielsen mem estas parto de la malcerteco, ĉar la nuna estraro daŭros ankoraŭ nur ok monatojn. Evidentas la diverĝo inter la bezonoj de KCE, kiu atendus respondon pri (mal)akcepto ĝis la fino de 2020, kaj la tempoj de TEJO, kiu decidus nur pli malfrue.

Pli oportuna, ankaŭ ĉar sendependa de TEJO kaj ties internaj problemoj, estus la okazigo de Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono dum somero 2022; por tio Carlos Pesquera donis ankaŭ interesajn sugestojn, kiujn konsideros la organiza teamo, ligita al Studenta Esperanta Ligo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.