TEJO restis protektorato de UEA

HeKo 769 6-A, 17 aŭg 21

“Kiam venos la fina decido de UEA pri la Centra Oficejo, ni komencos plani la translokiĝon kaj la estontecon de TEJO en Roterdamo.” Tiu ĵusa publika deklaro de la TEJO-estraranino Klara Ertl pruvas ke la destino de la Junulara estas subiĝi al kaj dependi de la Universala. Des pli danĝera konfeso: “Ni bezonas laborlokon, surlokan subtenadon al la estraraj kaj komitataj taskoj, sed ankaŭ arkivon. Tion eblas gardi en la Volontula Domo, kio laŭ la plano ALMENAŬ NE ESTOS TUJ VENDATA” (nia emfazo). Kaj se UEA baldaŭ vendus ankaŭ ĝin?

Metafore tio konfirmas ke TEJO ne estas ankoraŭ sendependa lando, sed speco de protektorato. Se fari historian komparon, kiu referencas al loko laŭmoda en nuntempa diskuto: ĝis la statutmodifo de 2016 la Junulara estis kvazaŭ Bohemio aneksita al la Tria Regno, nun ĝi estas kvazaŭ Slovakio, protektorato de la Tria Regno.

Aparte miriga estas la ne eluzo de la strategia povo fare de TEJO en ĉi tiu cirkonstanco: ŝajnas ke la Universala forte bezonas la helpon de TEJO-volontuloj; kial do TEJO ne premis adekvate por defendi siajn interesojn? Krome, en la multe pli prestiĝa Bruselo TEJO povus utiligi senpage oficejon: kial ĝi ne translokiĝas tien?

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.