Tradukado de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj

HeKo 842 2-C, 28 jul 24

Ĉi-semajne en Ĉaŭdefono ĉe KCE ekos staĝo pri tradukado de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, rezervita al Civitaj stabanoj; gvidos c-ano Giorgio Silfer, fakulo pri parlamentaj proceduroj kaj internacia juro. Por ebligi la partoprenon per skajpo de stabanoj el Afriko (politika aŭ geografia) la lecionoj okazos posttagmeze.

Per praktikaj ekzercoj la kurso ekzamenos la esperanto-tradukojn de internaciaj formuloj, zorgante pri ilia leksika sed ankaŭ semantika ŝarĝo: ekzemple Konsilio de Eŭropo kaj Eŭropa Konsilio. Oni analizos la procedurojn por normigado ene de tri grandaj supernaciaj institucioj, kun aparta atento pri Konsilio de Eŭropo.

Utila estos ankaŭ la komparado de komunikaj stiloj, pri kio Esperantio malfruas, kvankam la misevoluo en la politika agono (aŭdu la insultojn de Donald Trump kontraŭ siaj adversuloj) retroiras al la komunika subnivelo de iuj (eks)membroj de Akademio de Esperanto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.