Transnacia kooperativo konstruas HdE-sistemon

HeKo 615 6-B, 22 sep 16

La entrepreno “Sociedad de las Indias Electrónicas”, ĉefa piliero de la “Grupo de Cooperativas de las Indias”, kies membroj estas esperantistoj, konstruas por Sociala Grupo Lexus la tutan retan sistemon de “Heroldo de Esperanto”, kiu konsistos el tri eroj:

1) Reta abonilo: la reta HdE-abonilo ebligos aboni la gazeton per kreditkartoj kaj aliaj pagmanieroj. Krom tio, retaj perantoj povos per ĝi kontribui por vasta abonigado de Heroldo kaj perlabori iom da mono. Ne nur asocioj sed ankaŭ individuoj povos fariĝi retaj perantoj. Baldaŭ Lexus Sociala komunikos al ĉiuj ligilon pri retpaĝo por kandidatiĝo por reta perado;

2) Reta versio de “Heroldo de Esperanto”;

3) Sociretejaj iloj por la legantaro de la reta versio de HdE.

La “Grupo de Cooperativas de las Indias” dediĉas sin ekde 2002 al la kreado de scioj, retoj, produktoj kaj servoj hom- komumun- kaj organiz-enpovivaj per novigaj iloj kiuj impulsas la daŭreblon kaj la adaptokapablon de la projektoj. Siaflanke, la “Sociedad de las Indias Electrónicas” estas konsultofirmao pri informadiko, novigo kaj retoj.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.