Tri dramoj de Giorgio Silfer prezentotaj en Malago

HeKo 904 1-B, 10 mar 26

Tri unuaktaj dramoj de Giorgio Silfer estas prezentotaj dum la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, okazonta en Malago 9-13 oktobro 2026: du replikoj kaj unu premiero; en ĉiuj tri la aŭtoro ludos, kun tri malsamaj kunrolantoj.

Por “Dialogo kun la glotologo” la paciento estos Ángel García del Río, kiel dum Kultura Esperanto-Festivalo en julio 2023; por “Sur la fina benko” la pimpa junulino estos Viviana Piccinini, kiel dum la pasintjara KEF; fine en “La njorin” de l” malaperinto” Silfer estos la marŝalo kaj Sara Montaña la edzino de la mafiulo.

Aliaj du dramoj de la sama verkisto atendas premieron: “Varma lineo” kaj “La butiketo de la juvelisto”, kiuj konsistigas trilogion kun “La njorin” de l” malaperinto”.

— La Formiketoj
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.