Tri informadikaj projektoj

HeKo 546 3-B, 2 dec 13


Kooperativo de Literatura Foiro bezonas fortigi la softvaran kaj hardvaran platformon, cele al plibonigo de sia nivelo en eldona grafiko. La projekto, subreference de c-ino Perla Martinelli, estas konfidita al s-ro Andrea Lago, Andaluzio. Limdato: 2013 12 31. Financado: LF-koop.

La Esperanta Civito bezonas ĝeneralan flegadon de la platformo por sia oficiala telematika organo, nome la retagentejo HeKo. La projekto, subreference de la vickonsulo pri informado, sen. Julio Herrero, estas konfidita al s-ro Alessandro Villa, Lombardio. Li jam realigis la retejon de Pasvorta Reto (Esperanta Tempobanko). Limdato: 2013 12 31. Financado: Pro Esperanto.

La Esperanta Civito, kunlabore kun LF-koop, planas la realigon de linea gazeto, utila speciale por Afriko. La projekto, subreference de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kaj de la vickonsulo pri financoj, sen. Giorgio Silfer, estas konfidita al s-ro Raffaele Mandaradoni, Lombardio. Limdato: 2014 03 31. Financado: Pro Esperanto.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.