Tri intervjuoj en "Heroldo de Esperanto"

HeKo 478 7-B, 26 apr 11

Tri intervjuoj faritaj dum la lasta Internacia Junulara Festivalo en Italio legeblos en baldaŭa numero de “Heroldo de Esperanto”. La intervjuitoj estas JoMo, Daniele Binaghi kaj Lukasz Zebrowski.

La poliglota kantisto diras multon interesan pri si kaj pri la nuna momento de nia muzika kulturo. Interalie, kiu estas lia “ĝemela frato” en la esperanta muziko.

Daniele Binaghi klarigas kiel naskiĝis projekto Romeo, kaj kial originalaj komiksoj en esperanto praktike ne estas produkteblaj. Kaj li malkaŝas sekreton: kiel eblas rapide vendi duonon de la tuta eldonkvanto en esperanto al… neesperantistoj.

Lukasz Zebrowski rakontas pri la evoluo de TEJO, speciale pri ĝia kongreso. Eble 2013 rezervos agrablan surprizon por IJK en okcidenta Eŭropo.

La intervjuoj, faritaj de sen. Giorgio Silfer, aperos apud lia raporto pri la lasta IJF.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.