Tri milanaj amikoj de "Literatura Foiro"

HeKo 767 7-B, 17 jul 21

Inter la personoj kiuj kontribuis al la naskiĝo kaj kresko de “Literatura Foiro” estis pluraj milananoj, ĉu legantoj, ĉu apogantoj, ĉu artistoj, ĉar la revuo ekestis en Milano en 1970. Dum la lastaj du jaroj forpasis tri el tiu epoko, pri kiuj endas almenaŭ omaĝa rememoro.

Fratoj Gianpiero kaj Ermigi Rodari abonis LF-on ekde la unua numero. Aktivaj en Milana Esperanto-Klubo, precipe la dua estis vera motoro por multaj iniciatoj. Ili ambaŭ havis profundan esperanto-kulturon, kaj ilia kultura kontribuo al nia lingvo meritus pli da agnosko ol ili ricevis sur la organiza kaj administra terenoj. Ermigi speciale talentis kiel loka publicisto, realigante dum jardekoj interesan kluban bultenon. La unua, pli juna, forpasis antaŭ du jaroj, kaj Ermigi forlasis nin ĉi-monate.

Simila sorto de frateco, kvankam en tute alia kunteksto, karakterizis du aliajn amikojn: Sergio kaj Giancarlo Mangini. En Milano ili estis la pioniroj de sporto apenaŭ praktikata tiutempe en Italio, nome basbalo: la dua estis ĝia ĉefa televizia kronikisto dum tri jardekoj. Profesie li eminentis kiel karikaturisto, kaj al “Literatura Foiro” dum longa tempo li kontribuis per siaj vinjetoj, kies tekstojn Giorgio Silfer originale redaktis antaŭ ol li bildigis: Giancarlo Mangini perfekte kaj rapide kapablis ĉiam transformi alies ideojn al desegnoj. Eklerninte nian lingvon (dum kultura semajnfino en Milano, kie instruis Claude Gacond kaj Claude Piron) Mangini desegnis ankaŭ tutan esperanto-alfabeton, admirinde humuran, ĝis nun ne publikigitan.

Al la vidvinoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer sincere kondolencas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.