Tri numeroj de HdE survojas al la abonantaro

HeKo 537 5-A, 3 aug 13

La abonantaro de “Heroldo de Esperanto” ricevos ĉi-monate la kongresan numeron 2013 kaj alian iom pli fruan, el junio, plus la lastan de 2012.

La kongresa numero estas grandparte bazita sur la fotoraportoj de sen. Dieter Rooke, korespondanto de HdE okaze de la ĵusa UK en Islando. La iom pli frua numero detale raportos pri la mistifika prezento rilate anoncon en HeKo, fare de skandalismaj organoj, koncerne la hipotezitan “vendon” de HdE: la artikoloj kaj komentarioj donas la okazon analizi la ĵurnalisman etikon en Esperantio. La lasta numero de 2012 entenas interalie ampleksan retrospektivon.

Kooperativo de Literatura Foiro, kiu posedas kaj eldonas la gazeton, bedaŭras pro la akumulita malfruo, kontraste al dek kvar jarkolektoj de akurata servado, kaj dankas la fidelajn klientojn pro sia pacienco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.