Tria Afrika Esperantologia Semajno

HeKo 438 7-B, 22 maj 10

Okazos en Kinŝaso la tria Afrika Esperantologia Semajno, organizita de KCE kadre de la Pakto por la Esperanta Civito. Instruos c-ano prof. Giorgio Silfer, surloka helpanto estos c-ano Jean Bosco Malanda.

“Mi tre ĝojas pro ĉi tiu plia ŝanco por la kresko de afrikanoj en la esperanto-kulturo. Ĉiuj afrikanoj estos bonvenaj: ne necesas havi la esperantan civitanecon, la didaktika materialo estos senpaga por ĉiuj”, deklaris la Konsulo, kiu aldonis: “Financan helpon por la restad- kaj veturkostoj tamen ricevos tra Fondumo Pro Esperanto nur tiuj kiuj havas la civitanecon”.

Honore al la memoro de pastro Duilio Magnani, la tria AfrES disvolviĝos en la lokaloj de la ĵus inaŭgurita lernejo “Anna Paolizzi”, dum la unua semajno de januaro 2011.

AfrES 1 okazis en Lomeo, komence de 2006, kaj formadis esperantologojn el Eburio, Ganao, Togolando, Benino kaj Kamerunio: kunorganizis KCE kaj TIETo. AfrES 2 okazis en Buĵumburo, komence de 2008, kaj formadis esperantologojn el Burundio, Kongolando kaj Ruando: kunorganizis KCE kaj SIPU.

AfrES 3 celos formadi esperantologojn precipe el la du Kongolandoj, Angolo, Gabono, Kamerunio. La selektado de la kandidatoj komenciĝos ĉi-monate, kaj la prepara perkoresponda kurso ekos fine de junio. Interesatoj povas rekte kontakti <kce ĉe esperantio.net>.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.