Tria Internacia Junulara Lingvotendaro (IJL)

HeKo 536 4-A, 17 jul 13


Inter la 30a de junio kaj 7a de julio estis organizita la 3a Internacia Junulara Lingvotendaro, en Nyíregyháza-Sostó, en la Ĉevalista Klubo. La lingvotendaron organizis s-ino Enikő Zengő Sereghy. La aranĝon partoprenis tridek interesiĝantoj el kvar landoj, kies lingvoj hispana, korea, slovaka kaj hungara estis reprezentitaj.

Antaŭtagmeze en du grupoj disvolviĝis lingvokursoj de esperanto. Por komencantoj instruis s-ro Stano Marĉek per rekta metodo, kun progresantoj renkontiĝis s-ro Rafael Mateos. Tiu ĉi kurso disvolviĝis kiel konversacia rondo. Post la kursoj ni ĉiuj kune kantis kun la gitarakompanado de Stano.

Ĉeestis ankau la kantistino Anjo Amika, kies kantadon la publiko akompanis per aplaŭdoj. Unu kanton kun Anjo kantis la aŭskultantaro.

La posttagmezoj estis dediĉitaj al la vizitoj de la dua plej granda muzea vilaĝo, de la urbo Nyíregyháza mem, de la zooparko; dum unu vespero eblis rajdi ĉevalon.

Dum du vesperoj funkciis libroservo, por ludemuloj estis je dispono tabloteniso, aŭ kiuj volis, tiuj kartludis.

Kompare kun la dua IJL de antaŭ du jaroj, organize, laŭ nombro de partoprenantoj kaj etose, tiu ĉi tria estis pli sukcesa.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

(Anna Bartek)
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.