Trifonĉovski pri ĵurnalistiko

HeKo 521 3-A, 2 dec 12

La membroj de la klubo “Juna ĵurnalisto” ĉe la Gimnazio pri Natursciencoj kaj Matematiko en Vraca (Bulgario) organizis renkonton kun la ĉefredaktoro de la revuo “Literatura Foiro”, Ljubomir Trifonĉovski, je 30 oktobro 2012, pri la bona ĵurnalistiko.

Antaŭ dek gimnazianoj kun interesoj pri ĵunalistiko, dum tutaj horo kaj duono sen. Trifonĉovski kondukis ilin al la ateliero por doni sian sperton kiel fari bonan gazeton. Li akcentis al la principoj kiujn devas sekvi la ĵurnalisto por fari bonan ĵurnalismon, kaj donis ekzempelrojn pri “Literatura Foiro”.

La ĉeestantaj gejunuloj interesiĝis ankaŭ pri esperanto kiel lingvo kaj pri ĝia praktika uzado, pri ĝia disvolviĝo inter la junularo kaj la junulara esperantista aktivado. Klubano estos aparte trejnita por verki artikolon pri la 125-jariĝo de Lingva Internacia, aperonta en loka gazeto okaze de la 15a de decembro, la Tago de la Esperanta Kulturo kaj de la naskiĝo de Zamenhof.



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.