Trifonĉovski redaktas teatran terminaron

HeKo 502 6-B, 1 apr 12

TTT estis la traduko por WWW en interreto, dum la 1990aj: ĉu eble tiu siglo populariĝos por Teatra Terminaro de Trifonĉovski? Tion ni deziras al sen. Ljubomir Trifonĉovski, tre baldaŭa Vickonsulo, sed ankaŭ pupteatra dramaturgo kaj ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”.

Li estas redaktanta terminaron en la ĉefaj eŭropaj lingvoj kaj esperanto, kiu ampleksos pli ol cent paĝojn. La laboro, komencita de Georges Lagrange antaŭ dudeko da jaroj, estis poste rezignita kaj transdonita al LF-koop, kiu antaŭ kvin jaroj proponis al sen. Trifonĉovski daŭrigi ĝin. Intertempe aldoniĝis pliaj kunlaborantoj, kiel c-ano Anatolo Gonĉarov por la rusa.

Laŭ peto de la redaktanto, LF-koop enmetas la titolon en sian novan Trijaran Laborplanon (2012-2014). Probable ĝi estos prespreta jam ĉi-jare. Teatra Terminaro delonge estas bezonata en nia lingvo: ĝia multlingveco igos ĝin utila por tre vasta publiko.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.