Turkaj intelektuloj informitaj pri nia lingvo

HeKo 598 4-B, 18 apr 16

Antaŭ du tagoj, en sabata programo, kultura televizia kanalo en Istanbulo elsendis la intervjuon kun la membroj de la Esperanta PEN okazinta ĉe la sidejo de Turka PEN-Centro.

La elsendo, spektebla ankaŭ tra Youtube, prezentas (ekde la minuto 10:45) precipe la respondojn al la demandoj pri la origino kaj strukturo de nia lingvo, donitajn de c-ano Giorgio Silfer.

Krome parolas c-ino Perla Martinelli pri la rolo de la verkistina komitato en PEN Internacia kaj pri Feminisma Esperanta Movado.

Alia intervjuito estas kolego de la bangladeŝa PEN.La koncerna programo estas sekvata praktike nur de intelektuloj kaj liberpensuloj, krom la funkciuloj institucie periskopaj pri la turka inteligencio…

Komentoj

C-ano Marek Bamberski

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h06

Mi ĵus vidis la turkan videon en Youtube kie estas gec-anoj Silfer-Martinelli.

Ili bele propagandis la anglan lingvon. Vi finfine tute konvinkis min ke ne plu valoras perdi la tempon por esperanto, se la angla estas multe pli utila.

Sen. Giorgio Silfer

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h07

La angla estas uzata nur kiel internacia helpa lingvo (kiel vi povas konstati el mia, eĉ intence, fuŝa prononcado: ekzemple de “bloody”) dum esperanto estas prezentata kiel unika transnacia kulturlingvo. Ĝuste tio trafe propagandas esperanton ĉe intelektuloj kaj mispropagandas la globiŝan…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.