UEA pretervojas ankaŭ la Akademion

HeKo 481 5-A, 14 maj 11

“La 10an de majo Universala Esperanto-Asocio subskribis interkonsenton pri kunagado kun Infoterm, la Internacia Informejo por Terminologio. Per tio UEA fariĝis membro de Infoterm, fondita en 1971 per kontrakto inter Unesko kaj Aŭstra Normiga Instituto (ASI). Infoterm celas i.a. interŝanĝi informojn, subteni kaj kunagadi por projektoj, renkontiĝoj, eldonaĵoj ktp., ĉefe en la kampo de terminologio.

Infoterm devenas el la teminologia esplorcentro, kiun fondis kaj longe prizorgis Eugen Wüster, esperantisto kaj fondinto de la moderna terminologia scienco. Infoterm funkcias ankaŭ kiel sekretariejo de la Teknika Komitato TC37 de Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO), kun kiu UEA havas oficialajn rilatojn jam ekde 1991.”

Laŭ la supra komuniko UEA ŝajnas ekokupi agadkampon specife lingvistikan, teorie rezervitan al la Akademio de Esperanto.

Ne estus la unua fojo ke UEA pretervojas gravan institucion, eĉ en aliancaj rilatoj, invadante ties agadkampon: ekzemple Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj, pri lingvoekzamenoj. Kun la rezulto ke UEA mem nun havas du paralelajn kaj inter si konkurencajn ekzamensistemojn (ambaŭ malkompletajn, cetere: al UEA-ILEI mankas la supera nivelo, al ITK-UEA mankas la niveloj A1, A2 kaj C2).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.