UEA vendas, adjudikas, likvidas: fino de epoko

HeKo 769 4-A, 15 aŭg 21

La Estraro de la Universala ĵus proponis al la Komitato vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176, Roterdamo, kaj tiel rekapitalizi la asocion per miliono da eŭroj. Tio samtempe signifas likvidi la Centran Oficejon, kaj tiel fermi tutan epokon.

Pri la servoj ĝisnunaj, la Estraro proponas: a) adjudiki al la (jure unupersona) privata entrepreno E@I en Slovakio la tutan kongresan fakon, kun la konsekvenca maldungo de la lasta plentempa salajrato (krom la direktoro), nome la Konstanta Kongresa Sekretario; b) adjudiki al la sama entrepreno la prizorgon de la libroservo, kun la konsekvenca migro de la nuna duontempa libroservestro (aŭ lia emeritiĝo); c) donaci la bibliotekon kaj la historian arkivon al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno; d) gardi en Roterdamo nur la administrejon, en unu teretaĝa lokalo samstrate sed ne samdome.

La propono de la UEA-estraro kuntrenus ŝanĝojn ankaŭ por TEJO, kvankam ambaŭ restus nederlandaj establoj. La Komitato decidos definitive pri la proponoj en dato 18 septembro 2021.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.