UK en tre malfacila kunteksto

HeKo 434 9-A, 26 apr 10

Oni devas reiri al la jaroj de Jaruzelski (1987) kaj de la Sestaga Milito (1967) por trovi pli malfacilan konjunkturon en la lando gastigonta Universalan Kongreson: tiam Pollando respektive Israelo, ĉi-jare Kubo.

La donitaj ekzemploj montras, ke UK povas tamen okazi en la elektita lando, aŭ subite translokiĝi al Roterdamo — kio, post la organiza sperto de 2008, eventuale estus pli malkonsilinda ol troviĝi en Havano meze de la ruino de la Castro-reĝimo…

Estus oportune, se UEA havus rezervan planon, ĉar la situacio en Havano / julio 2010 ne estos kiel en Pekino / julio 2004: la kongresontoj ne faru al si iluziojn. Ĉiukaze ni sincere bondeziras al la lokaj organizantoj kiel eble plej bonan rezulton, kaj esperas legi la pozitivajn raportojn de la kongresa korespondanto en “Heroldo de Esperanto”.

Tute alia demando estas la morala kaj politika signifo de la elekto pri Kubo kiel lando por la UEA-kongreso. Al tiu demando respondas nur la politika konscio de la kongresontoj, se ili havas tian. Tiurilate estas rimarkinde, ke eĉ kandidatoj al la B-komitataneco en UEA rifuzas partopreni en la ĉi-jara UK.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.