Ukrajno kaj Zamenhof en la februara Heroldo (2374)

HeKo 903 8-B, 26 feb 26

La unua paĝo de “Heroldo de Esperanto” n-ro 2374 (februaro 2026) dediĉas atenton al la milita stato en Ukrajno, interalie per la traduko de koncernaj deklaroj el la INROj kiuj tegmentas al paktintaj establoj, kiel ALTE kaj NFI. Apude, informoj pri Japanio nuntempe kaj pri la ekspansio de la Esperanta Civito.

En la tria paĝo du artikoloj referencas al Zamenhof: Rubèn Fernández iomete tanas la haŭton de la esperantistaro, pro finvenkismo sen fina venko, dum Albert Boon esploras pri interesa ZEO el Hungario.

La informa organo de Kultura Centro Esperantista fidele kaj objektive raportas pri la evoluo de la esperanto-mondo. Provekzemplero estas mendebla ĉe kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

— HdE-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.