UN eksigas Rusion el la Konsilio de Homaj Rajtoj

HeKo 785 9-E, 8 apr 22

Tria baloto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ Rusio pro la invado en Ukrajnon. Ĉi-foje la rezulto ne estis tiel evidenta kiel en la antaŭaj, ĉar anstataŭ centkvardeko da jesoj nur 93 sin esprimis por la eksigo de Rusio el la Konsilio de Homaj Rajtoj. Kaj anstataŭ la kutimaj kvin, Rusio trovis 24 subtenantojn, inkluzive de Popola Ĉinio. Krome 58 sin detenis kaj dudeko ne partoprenis en la voĉdono.

La verdikto montras ke Moskvo ne estas politike tiom izolita kiom antaŭe, sed precipe ke la membroŝtatoj facile sekvas la okcidentanojn, se temas pri rezolucioj kun nur simbola valoro, sed ne same entuziasmas se la decido havas realan efikon.

La Konsilio de Homaj Rajtoj konsistas el kvardek sep membroj laŭ rotacio. Ĝis nun nur unu fojon UN forĵetis membron: Libio en 2011, tamen samjare reenmetita. La motivo de la eksigo (“sistema malrespekto al homaj rajtoj”) fortigas la opozicion kontraŭ Rusio en Okcidento, konsekvence ankaŭ la subtenon al Ukrajno; samtempe ĝi kreas gravan precedenton, kaj tio klarigas la prudenton (hipokritan aŭ sagacan) de multaj.

Aldone, pro sia ĝismedola UNismo kaj Uneskismo nun UEA havas elementon (pretekstan aŭ sinceran) por pli rezoluta sinteno pri la invado de Rusio; aŭ male, se konsideri la influon de la pekinemaj en ĝia Komitato…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.