Unesko kaj Palestino

HeKo 494 2-A, 31 okt 11

Kvankam artikoloj raportis en la esperanta gazetaro, ekzemple “Literatura Foiro” en 1982, la tradicia vizitanto de Universalaj Kongresoj ne (kon)scias ke Usono dum pli ol dudek jaroj ne membris en Unesko.

La krizo inter Usono (plus Britio plus Singapuro) fontis el la raporto McBride, kiu lanĉis la tiel nomatan NOMIK — Nova Ordo Monda por Internacia Komunikado. Usono eksiĝis kaj reaniĝis nur en 2003. Super ĝia partopreno (kaj financa kontribuo, ĉirkaŭ kvarono de la tuta Unesko-buĝeto) tamen pendas la damokla glavo de du propraj leĝoj, kiuj malpermesas al Usono financi UN-organizon se ĝi akceptas Palestinon kiel plenrajtan membron. Kaj tia akcepto ĵus okazis, fare de la Ĝenerala Konferenco de Unesko.

Preskaŭ ĉiuj decidoj de Unesko estas politike tiel signifaj kiel nia fama rezolucio de Montevideo. Sed ĉi tiu decido estas efektive signifa, ĉar ĝi heroldas la baldaŭan batalon en UN mem pri la peto de Abu Mazen, la palestina prezidanto (ankoraŭ ne prezidento, pro la statuso de la Palestina Nacia Aŭtoritato).

La du trionoj necesaj por aprobi la proponon estis facile atingitaj: 107 kontraŭ 14 (kun 52 sindetenoj, evidente ne kalkulitaj por la kvorumo, kiu estus, kun ili, 136). La EU-ŝtatoj tute dividiĝis: Germanio (kun Usono kaj Kanado) kontraŭis, Francio poris, Britio kaj Italio sindetenis. Ne ekzistas komuna eŭropunia politiko pri Meza Oriento.

La ekzisto de du ŝtatoj en la Sankta Lando tute kongruas kun la UN-rezolucio de novembro 1947, tiam akceptita de la judoj sed rifuzita de la araboj. Ke la palestinanoj alvenis jardekojn poste al la sama konkludo — honoras ilin. Paradokse, Israelo (kaj Usono) nun kalcitras, ĉar la agnosko pri PNA estus taktike noca al la pli vasta celo atingi pacon aŭ (pli klare) permesus al Abu Mazen intertraktadi el pli forta pozicio.

Havi rilatojn kun Unesko signifas konscii pri la supraj faktoj. Kaj eventuale fari elekton.

Giorgio Silfer, nuna Konsulo

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.