Unika studa sabato en Stokholmo

HeKo 602 4-B, 31 maj 16

“La originala literaturo en esperanto” estas la temo de la Studa Sabato okazonta ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito (Solidaritetshuset, Stokholmo), 18 junio 2016, laŭ la horaro 9h30-12h00 kaj 14h00-17h00. La studon gvidos la kunaŭtoro de la furora verko “Historio de la esperanta literaturo”, prof. Giorgio Silfer.

Necesas antaŭanonci sian partoprenon, ĉar estas ne pli ol dudek lokoj disponeblaj: se_legacio ĉe esperantio.net — svedoj povas mendi la libron ĉe la sama adreso.

C-ano Silfer gastos en Upsalo du tagojn pli frue (16 junio 2016), kie kun la redaktoro de “Homarane” (c-ano Bertil Nilsson), la prezidanto de la eldonejo (c-ino Perla Martinelli) kaj unu el la ĉefaj kontribuintoj (s-ro Leif Gunnar Nordenstorm) prezentos la duan kajeron de “Homarane”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.