La 6an de decembro 2025 tagmeze la malfonda Asembleo de Itala Interlingvistika Centro okazos en restoracio de Como (kvartalo Ponte Chiasso, Italio); tuj post la lunĉo la samaj partoprenintoj trairos piede la landlimon kaj kunsidos en najbara kafejo de Chiasso (Svislando) por la fonda Asembleo de Interlingvistika Centro kiel societo laŭ la svisa juro, heredanta la antaŭan.
La malfondo estas kaŭzita de la tro komplikaj normoj de la itala leĝo por neprofitcelaj kulturaj societoj. La nova estraro ne koincidos kun la antaŭa, ĉar c-ano Giorgio Silfer lasos la prezidon, konforme al la art. 13, par. 2/a de Lex adiutoria. IIC ekzistis dum kvardek jaroj kaj havis vastan aktivecon, precipe en la pasinta jarcento kaj en la lasta jardeko de la nuna.
La fonda Asembleo de Esplora Instituto de Esperantologio okazos 8 decembro 2025 en urbeto proksima al Stokholmo. EIE estos privata transnacia feria alternejo, en la svede jura formo de idealisma societo. Ĝia jura adreso estos ĉe la Skandinava Esperanto-Domo en Lesjöfors.
Legu pli en “Heroldo de Esperanto” n-ro 2371
Komentoj
17a Sep 2025 Mer - 22h35
Kiom da referendumoj estis por ke aligi CH al EU? Mi memoras kiam s-rino Anne Marcanti lamentis ke la lasta referendumo ne sukcesis… :) Nu, se Svisio troviĝus en la bruksela eŭrokolĥozo vi tute ne povus tiel manovri en la svisa juro, kion vi estas farantaj jam de 1990aj jaroj… Bonŝance por vi… :)
Aldonu komenton