"Unu Mondo" kongrua kun nia Nova Maldekstro

HeKo 536 8-A, 23 jul 13

Dum la lasta jardeko la unutema politika movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto evoluis al finvenkisma vehiklo, adoptante sloganojn kontraŭ la angla lingvo kiuj, en Francio, ne malplaĉus al la ekstrema dekstro. Ĝia skisminta germana sekcio formis mikropartion kiu, per sia ĵusa programo, certagrade memorigas tiun de la Nova Maldekstro en Esperantio, nome la Verda Listo por la Senato de la Esperanta Civito.

Efektive la mikropartio “Unu Mondo” prioritate emfazas la valorojn en la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Ĝi subtenas la kampanjon por Parlamenta Asembleo ĉe UN. Ĝi elektis la mondfederisman perspektivon de Edmond Privat. Ĝi aktivas por ekologiaj strategioj. Ĝi favoras la evoluon de Eŭropa Unio al aŭtente federisma modelo. Ne laste, UM nek hontas nek hezitas deklari sin partio.

La programo de la Verda Listo inkluzivas la suprajn, aldonante pli klaran kadron de civilrajta, anstataŭ klasbatala, maldekstro. Kaj en rilato al esperanto, ĝi emfazas la rolon de identigilo por diaspora minoritato, kio sociologie mankas al UM. Ĉi-lasta restas tamen interesa fenomeno, sendube pli avangarda ol E-D-E.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.