Unua Andaluza Esperantologia Semajnfino

HeKo 399 8-B, 13 aug 09

Andaluzia Esperanto-Unuiĝo (Hispanio) kaj Kultura Centro Esperantista (Svislando) organizas la unuan Andaluzan Esperantologian Semajnfinon, en Málaga, 14-15 novembro 2009. Ĝi estas alirebla por ĉiu persono kiu membras en AEU kaj por ĉiu persono kiu havas la esperantan civitanecon (je la dato 10 aŭgusto 2009).

La unua AESF konkludos la perkorespondan preparon de pluraj personoj por trapasi superajn nivelojn laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. Specife ĝi kompletigos la trejnadon por B2 / C1-niveloj. Eblas tamen havi paralelan studgrupon kiu preparos por A2-diplomo. Entute ĝis nun anoncis sin jam deko da personoj, preskaŭ ĉiuj el Andaluzio, sed ankaŭ el aliaj regionoj de Hispanio.

Pri la aranĝo responsas sen. Julio Herrero surloke, kaj sen. Giorgio Silfer didaktike.

(fonto: c-ano Ángel Arquillos, prezidanto de AEU)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.