Unua C2-diplomito en Hungario

HeKo 517 9-B, 19 okt 12

Per sukcesa ekzameno en Malago ĉe la naturamika Esperanto-Domo, Anna Bartek ĵus fariĝis la unua persono en Hungario kun C2-nivela diplomo, laŭ la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kaj fakte entute pri nia lingvo, ĉar nek ITK nek la sistemo reklamata per <edukado.net> havas la nivelon C2.

Sen. Anna Bartek estis ekzamenata de c-anoj Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer. Proponinte kiel fakan temon “la muzikan kulturon en esperanto” ŝi akceptis d-ron Silfer kiel kompetentan, sekve la komisiono ne bezonis venigi eksteran fakulon. Ŝia skriba eseo estos enretigita kiel ekzemplo por samnivela testo.

Estis ankaŭ dua kandidatino, por la nivelo B2, sed ŝi rezignis.

Ĉiujn diplomojn laŭ LTSEC liveras Kultura Centro Esperantista. Necesas turni sin al KCE por organizi lingvotestan sesion.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.