Unua "Heroldo de Esperanto" en 2010

HeKo 421 1-B, 29 jan 10

Debutis la 86a jarkolekto de “Heroldo de Esperanto”, kiun jam la 14an jaron eldonas, posedas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro, la duan jaron sub la ĉefredakto de c-ino Aneto Muhlemann.

En la unua paĝo: la rilatoj inter esperantismo kaj totalismoj reaktualiĝis post la decidoj de Roterdamo kunvoki UKojn en Havano kaj Hanojo, kaj post la aprobo de antikomunisma leĝo en Pollando. Ĉu havas sencon batali por lingva demokratio, sed ne por esprimlibero?

La jarfinaj aranĝoj kaj bondeziroj nature okupas parton de la kroniko: IF en Germanio, JES en Pollando, malfrua Zamenhofa festo en Tajvano, papa bondeziro. Io moviĝas ĉe niaj lingvaj institucioj. Kaj Leen Deij pritraktas gramatikajn demandojn.

Forpasis Dimitar Haĝiev: lia lasta kontribuo aperas ĉi-numere. Revolucieto en Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, skisma situacio en Eŭropo-Demokratio-Esperanto, jubileoj kaj aŭspicioj en UEA. Provo de objektiva analizo pri la ĉefaj esperanto-subjektoj.

Ĉio supra kaj alio en la unua ĉi-jara numero de “Heroldo de Esperanto”, la 2150a en la serio, kiu kovras la eventojn en la unuaj tri semajnoj de 2010. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.