Sub la prezido de sen. Giorgio Di Nucci la verda grupo de la Civita Senato kunsidadis telematike dum la lastaj semajnoj (efektive tri el la dek tri verdanoj situas nun samurbe) kun densa tagordo.
La unua konsultiĝo koncernis la mallongan regularon de la grupo mem, datitan je 2008 kaj nun aktualigitan. Konsekvence la grupo konfirmis la grupestron kaj elektis vicgrupestron, en la persono de sen. Alessio Giordano, nuna vickonsulo pri klerigado.
Dua diskuto fokusis pri la apliko de la direktivo Eriksson-Giordano en Burundio okaze de la unua Esperanta Konferenco en Afriko. Intertempe estis promulgita la edikto de Badalono, kiu ne ŝajnas enpreni la zorgojn esprimitajn kaj grandparte kontestitajn dum la kunsido.
Tre interesa estis la ellaborado de la ideo fondi verdan partion, per kiu aktivigi ne nur la senatanojn sed ankaŭ la balotintojn de la Verda Listo. Statutpropono estas preta por eventuala akcepto kadre de estonta programa konferenco de la verdanoj.
La grupo estas strukturo interna al la Parlamento. La partio ne estus parlamenta strukturo, sed ankaŭ ne establo kun la rajto aliĝi al la Pakto. Ĝia jura naturo estas ankoraŭ difinota, kaj ĝia fondo markus historian evoluon en la Civita demokratio.
Aldonu komenton