Unua numero de Heroldo eldonita de Lexus

HeKo 640 1-B, 6 apr 17

Post trimonata atendo aperas la unua numero de “Heroldo de Esperanto” en 2017, unua produktita de sociala grupo Lexus en Brazilo, sub la direkto de Fabrício Valle. Tiu ĉi numero estas 12-paĝa.

HdE estas ne nur administrata, sed ankaŭ presata ekster Eŭropo, unuafoje en sia baldaŭ centjara historio. La gazeto fondita en Kolonjo (aprilo 1920) eliris el propra presejo (konfiskota de la nazia reĝimo) ĝis 1936 en Germanio; poste en Nederlando ĝis 1961, kiam Teo Jung vendis ĝin al ges-roj Fighiera. De tiam ĝi aperadis en Belgio, Hispanio, Italio.

Ekde 1997 dum dudek jaroj, zorge de la nova eldonejo kaj proprietulo LF-koop, HdE estis administrata en Svislando kaj presata alilande: Italio ĝis 1998, poste Bulgario. Ankaŭ ĉe Lexus la administrejo kaj la presejo ne koincidas geografie: la unua situas en Goianio, la dua apud San-Paŭlo.

Unuafoje HdE havas virtualan varianton: ĝi estas legebla kaj rete kaj papere.

Komentoj

Reta abonanto

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 19h45

Ĉu vere temas pri HdE? Ĝi ŝajnas grandformata kuzo de la magazino “Monato”, turnita al Esperantujo, sed ne multe. Interalie malaperis la loka kroniko, kun raportetoj el la diversaj landoj. Tiusence la nuna “Ondo de Esperanto” estas pli simila al la tradicia HdE, ol la nuna HdE. Sed almenaŭ la unua numero ĉe Lexus finfine aperis. Bonan daŭrigon!

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.