Unua somera "Literatura Foiro" en 2009

HeKo 393 8-B, 22 jun 09

Bunta numero la 239a de “Literatura Foiro”, en junio 2009, kun tri ĉefaj pladoj: Andaluzio, filozofio kaj tre riĉa sortimento de beletraĵoj.

Andaluzio, kaj specife ĝia marurbo Malago, okupas kvaronon de la revuo, per kontribuoj de Víctor Heredia Flores, Salvador Rueda kaj Leonardo Cervera Navas, danke al la traduka peno de Andrés Martín, Angel Arquillos kaj Perla Martinelli. La andaluzaj paĝoj estas omaĝo okaze de la baldaŭa hispana kongreso de esperanto.

Du rusoj, Nikolao Gudskov kaj Anatolo Gonĉarov, eseas pri filozofio: la dua precipe vivis kaj laste filozofas, dum la unua kritike (kaj kohere) pritraktas la rolon de Aristotelo en la historio de filozofio.

En la restanta, multkolora fresko, aperas kelkaj el niaj plej valoraj verkistoj: poemo de la ĵus mortinta Sylla Chaves, zamenhofologia eseo de Francisko Degoul, novelo de István Nemere, recenzo de Giorgio Silfer (pri la filmo “La laŭtlegisto”), kaj aliaj. Rimarkinda estas la poemo “Gazao” de Zeki Ergas (tradukis Giorgio Silfer), apud la rezolucio pri Palestino, aprobita de la Civita Senato. Interesaj estas ankaŭ la kontribuoj de Marie-France Conde Rey kaj Etel Zavadlav.

“Literatura Foiro” atingis do la duonon de sia kvardeka jarkolekto. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝia ĉefredaktoro estas sen. Ljubomir Trifonĉovski; grafiko de sen. Perla Martinelli. Varbekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.