Unuaj esperantologoj en Meksiko

HeKo 352 1-B, 28 apr 08

Estela García, Hugo González Monteverde, Leonora González Torres, Morayama Martínez, Daniel Moreno, Margarita Nájera, Luís Raudón, Leonora Torres kaj Ana Luisa Velasco profite partoprenis en la unua Meksika Esperantologia Tago, kiu daŭris la tutan sabaton 26an de aprilo ĉe la sidejo de Meksika Esperanto-Federacio, per la organizo de MEF kaj Kultura Centro Esperantista. La formadon gvidis sen. d-ino Perla Martinelli, prezidanto de KCE, lingva komitatano kaj akademiano de esperanto.

Danke al ĉi tiu iniciato, kadre de la Pakto por la Esperanta Civito (sed nur duono de la ĉeestantoj havis la esperantan civitanecon: kleriĝo estas ebla por ĉiuj), ankaŭ Meksiko komencas havi sian esperantlingvan inteligencion. Estas rimarkinde ke la partoprenantoj venis el diversaj generacioj, kaj ankaŭ el malsamaj epokoj de la esperanto-historio de MEF: tiujn kunigi ne estas facila atingo. Du el la novaj esperantologoj instruas la lingvon al gestudentoj ĉe UNAM.

La formado daŭros nun perkoresponde, kun la partopreno ankaŭ de kelkaj gecivitanoj kiuj ne povis ĉi-foje ĉeesti pro privataj okupoj, sed ja sekvis la preparan retkurson.

Kurioza detalo: unuafoje en sia 40-jara historio KCE sukcesis realigi du aranĝojn samtage en du kontinentoj, ĉar samtempe disvolviĝis la studa tago pri “La UEA de Hodler kaj Privat” en la Esperanto-Domo en Svislando, fare de c-ano Giorgio Silfer. “Hodiaŭ Universala Esperanto-Asocio estus centjara”: sub tiu titolo “Heroldo de Esperanto” dediĉas tutan paĝon al la prelegaro ĵus okazinta en Ĉaŭdefono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.