Unuaj iniciatoj de FAR

HeKo 516 6-B, 4 okt 12

Fajszi Amika Rondo (FAR), fondita okaze de la unua literatura kafejo de Esperanta PEN-Centro en Budapeŝto, entreprenas jam novajn iniciatojn.

La unua estas esploro pri la postlasaĵo de Georgo Csullog, grava kolektisto mortinta antaŭ kvar jaroj en la hungara provinco. La vickunordiganto de FAR, sen. Anna Bartek, telefone kontaktis la Bibliotekon de Vésztő, por ekscii ĉu la biblioteko de la vilaĝo kie mortis nia kolektisto  havas muziko- (kasedoj kaj KD-oj kun E-kantoj), kaj himno-kolektaĵojn.

La direktorino de la Biblioteko informis ŝin, ke la heredantoj unue konsideris ĝin senvalora, sed kiam denove la tiama vilaĝestro volis havigi la du kolektaĵojn al la biblioteko, la heredantoj postuli 500.000 hungarajn forintojn (ĉ. 2.200 svisaj frankoj, laŭ tiama kurzo). La vilaĝestro respondis, ke li tuj pagus 50.000 HUF por ricevi la kolektaĵojn. Tiun proponon la heredantoj ne akceptis.

Tiel ie en iu kelo, kie en ege malbonaj cirkonstancoj situas la kolektaĵoj, la stato de la plimulto ege malboniĝis. Estis ankaŭ tria kolektaĵo el esperantlingvaj gazetoj, kiujn entute ne sukcesis savi la tiama vilaĝestro. La direktorino de la biblioteko informiĝos, chu entute restis saveblaj kasedoj, KD-oj kaj la himnokolektaĵo en la kelo.

La dua iniciato koncernas la eldonon de la Esperanto-Hungara parto de la granda Szerdahelyi-vortaro. Pri tio la kunordiganto de FAR, c-ano d-ro Gyorgy Nanovfszky, kontaktos la disĉiplinon de prof. Szerdahelyi, prof. Ilona Koutny.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.