Unuaj paŝoj por la mikrokredito en Esperantio

HeKo 313 1-C, 16 okt 06
La Nobel-premio pri paco al Muhammad Yunus devigas al la demando: kiel statas la mikrokredito en Esperantio? Shajne ekzistas nur du konkretaj iniciatoj.

Fonduso Pro Esperanto (FPEF) movas siajn unuajn paŝojn tiurilate. La “civita banko” ĝis nun estigis ofertojn: de porteblaj komputiloj ĝis PIVoj por afrikanoj, kiuj aĉetas ilin je nekredeble malalta prezo. Sed tiuj ofertoj ne eblus, sen preparo en Eŭropo: do speco de minimuma solidareca komerco. Aldone, FPEF asistas per konsiloj okaze de lanĉo de privata iniciato. Grava sed komprenebla limigo estas, ke FPEF akceptas nur klientojn kiuj havas la civitanecon.

“Monda Fonduso de Solidareco kontraŭ Malsato”, en la mondcivitana areo, de pluraj jaroj praktikas formon de mikrokredito, bazitan sur mutualeco. Ĝi estas relative sukcesa entrepreno, kiu asistas iniciatojn en la Tria Mondo, sed ankaŭ en Eŭropo. Ne temas pri ekskluzive esperantista realaĵo, kaj samtempe ne transnacia: ĝin regas francoj, kaj la medio aspektas fermita.

La tuta temo meritas profundigon, okaze de la morgaŭa Monda Tago de la Lukto kontraŭ malriĉo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.