HeKo 854 2-A, 18 dec 24
Fajszi Amika Rondo informas ke, post februaro 2025, ne plu eblos diplomiĝi pri esperanto ĉe la institucio en strato Rigó, Budapeŝto. La institucio (entrepreno dependa de Universitato ELTE) jam likvidis la rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio kaj nun ĉesigas ankaŭ siajn ekzamenojn pri esperanto.
Verdire temus pri deviga decido: la kosto fariĝis tro alta, kaj ne estas ekzamenatoj kiuj povus aŭ volus pagi tiom altan ekzamenkotizon, almenaŭ laŭ takso de la prizorgantino, Pálma Csiszár.
Dum la lastaj tridek jaroj la hungara lingvo-diplomfabriko donis multe da enspeziga laboro al esperantistoj, por asisti kaj prepari milojn da ekzamenotoj. Nun fermiĝas tute aparta epoko en la historio de la hungara Esperantio.